Originale aperis felietone en la revuo Literatura Mondo. Ĉi tio estas la unua parto, kiu aperis en Oktobro 1922 (p. 18-19).

En ĉi tiu rakonto P. Lengyel parolas i.a. pri la Libro de l'Humoraĵo, kiun li verkis en 1899. Ĝin oni povas elŝuti ĉe eLibrejo.

EL MIAJ REMEMOROJ

Jubileo!... dudekkvinjara jubileo!... kvaroncentjara jubileo de esperantisteco!

Dudekkvin jaroj estas multa tempo eĉ en la ordinara, senemocia homa vivo; tiom pli multa ĝi estas por esperantisto. Pli ol la duono ĝi estas de la vivo de Esperanto mem, kaj preskaŭ la duono de mia propra vivo. Permesu do al mi, kara leganto, ke mi "festu" mian jubileon per jena babilado, per kiu mi intencas fari al vi fidelan raporton de la historio de mia persona vivo koncernanta Esperanton. Eble tiu ĉi kvazaŭfelietona serio ne estos tre interesa por vi, sed sciu, ke mi ĝuas skribante jenajn liniojn, ĉar dum la skribo mi kvazaŭ duafoje travivas tiujn dudekkvin jarojn, kiujn mi pasigis en la mondo de la plej nobla homa ideo; tial mi esperas, ke vi estos indulga juĝisto kaj ne kulpigos min je troa egoismo kaj vanteco.

Ĉar mi ne volas tedi la leganton per longaj aŭtobiografiaj priskriboj, per komplikitaj perifrazoj: mi tuj komencas mian raporton, klopodante skribi mallonge, konservante la objektivecon.

*

Antaŭ ĉio mi devas diri, ke mi posedis malgrandan presejon, nur kun unu mana maŝino, en la urbo Szekszárd (Hungarujo).

En la jaro 1897-a, kiam mi estis 29-jara, tute hazarde falis en miajn manojn prospekto anoncanta baldaŭan aperon de lernolibro de Esperanto, verkata de S-ro Abelo Barabás. Tiu prospekto enhavis la legregulojn, cetere ekstrakton el la gramatiko, el la sufiksado kaj eĉ el la vortaro de nia lingvo, kaj, krom tio, prezentis tekstojn prozajn kaj versajn.

Ĝis tiam mi nenion aŭdis pri Esperanto.

— Jen nova volapuko! — mi pensis kaj mi zorge trastudis la prospekton.

Ĝia efiko sur min estis mirinda. Tamen, mi devas konfesi, mi vidis tiam en Esperanto nur lingvon, tutmondan, universalan parolhelpilon; tiam mi ne pensis ankoraŭ, ke Esperanto, penetrinte en la cerbon, penetras ankaŭ en la animon, eĉ en la karnon, en la sangon, por transformi nin en efektivan homon...

Kompreneble, mi mendis la lernolibron en kelkaj ekzempleroj, kun la espero, ke mi certe trovos sekvantojn por la nova lingvo, — kaj mi malpacience atendis ĝian ricevon, kio okazis post kelkaj monatoj. Ha! kiel plezure mi prenis la longe atenditan libron! Tuj mi komencis serioze lerni la lingvon, kaj post du tagoj mi jam skribis leteron al la redakcio de la sola esperantolingva gazeto Lingvo Internacia, tiam en Upsala (Svedujo), por sendigi al mi ekzempleron.

Post ok tagoj mi ricevis la gazeton, kune kun letero de S-ro Paŭl Nylén, ĝia redaktoro, kiu esprimis sian surprizon pro la ĝojinda fakto, ke ekzistas esperanta lernolibro por Hungaroj; li petis min, ke mi havigu al li unu ekzempleron da ĝi. Mi sendis al li la petitan libron, kaj, ĉar ĝia prezo egalis al tiu de la jarabono de la gazeto, per tiu sendo mi fariĝis abonanto de Lingvo Interacia.

En la sekvinta numero aperis detala, tre favora raporto pri la hungara lernolibro.

*

Intertempe, inter S-ro Nylén kaj mi estiĝis varma korespondado, vere amika. Dank' al S-ro Nylén, mi tiam sciiĝis, ke Esperanto ne estas nur lingvo, sed io alia, io multe pli alta, multe pli majesta, — ĉar ĝi, penetrinte en mian cerbon, penetris ankaŭ en mian animon, en mian karnon, en mian sangon; kaj tiam mi fariĝis... esperantisto, esperantisto en la plej sankta senco de l'vorto.

De tiam mi sentis ĉiam nepriskribeblan ĝojon, kiam mi ricevis numeron de nia amata Lingvo Internacia, (Mi bone memoras ankoraŭ, kvazaŭ mi eĉ hodiaŭ vidus ĝin: ĝi estis banderolita en blua papero, kun presita adreso sur citronflava paperrubando surgluita.) Mia plej ŝatata legaĵo estis ĝi. Por unu el ĝiaj tiamaj numeroj mi eĉ verkis humoraĵeton titolitan "Malhelpita bigamio"; tiu ĉi estis mia unua esperanta verko.

Baldaŭ mi havis multajn diverslandajn korespondantojn, el kiuj kelkaj poste fariĝis famekonataj samideanoj.

*

Bedaŭrinde, mi estis izolita esperantisto, sola en mia urbo. Mi provis esperantistigi kelkajn amikojn, sed vane, mi ne sukcesis. Ili respondis al mi, ke ili ne estas "frenezaj"; ke ili malŝategas tiun "fantazmagorian utopion": ke mi estas "maniulo"; ke ĉiu esperantisto estas "sencerbulo", ilin oni devus enfermi en frenezulejon, ktp. — Ho! la bela rozo de Esperanto havis ankaŭ dornojn: ĉie mi renkontis nur mokridojn. Sed tiuj dornoj ne povis min korpiki: mia koro ja plena estis de entuziasmo, ne restis en ĝi spaco por la dornoj. Mi do mokridis la mokridantojn kaj daŭrigis mian vojon.

*

En tiu tempo fondiĝis ankaŭ alia gazeto: L'Espérantiste, en Francujo, redaktita france kaj esperante. Ankaŭ ĝin mi diligente legis.

La redakcio de tiu ĉi gazeto tiam organizis esperantan literaturan konkurson, kiun mi ankaŭ partoprenis kaj mi sukcesis gajni trian premion: arĝentitan bronzopalmon. Tiu neesperita prospero multe fierigis kaj energiigis min, tiom pli, ĉar eĉ kelkaj hungaraj gazetoj parolis pri tiu fakto.

En la jaro 1899-a mi verkis la Libron de l'Humoraĵo, mian unuan libron, por kiu mia kara amiko Nylén bonvolis skribi antaŭparolon tre ĉarman. Tiun libron mi presis en mia presejo: ĝi baldaŭ disvendiĝis.*)

En la fino de la sama jaro Lingvo Internacia deklaris, ke ĝi, post kvarjara vivo devas ĉesigi sian ekzistadon, pro financaj kaŭzoj, precipe pro manko de sufiĉa nombro da abonantoj. Tiu cirkonstanco tre malĝojigis min, ĉar mi estis konvinkita, ke L'Espérantiste ne povos daŭrigi tiun rolon, kiun la malaperonta Lingva Internacia plenumis.

Sed dank' al mia intima korespondado kun S-ro Nylén, ni sukcesis savi la vivon de la agonianta gazeto: mi entreprenis ĝian eldonon kaj presadon, kaj li restis redaktaro. Tiam ĝi havis nur kelkdekon da abonantoj; sed kiam la esperantistaro vidis, ke la presorgano refariĝas vivokapabla, ĝi baldaŭ havis preskaŭ sufiĉe da abonantaj. S-ro Nylén do sendadis al mi la porgazetajn manuskriptojn el Svedujo en Hungarujon, kaj la gazeto reaperis regule. Baldaŭ S-ro Nylén tute transcedis ĝin al mi, — kaj tiamaniere mi fariĝis "redaktoro-eldonanto-presanto-administranto" de Lingvo Internacia.

(Daŭrigota.)

PAŬLO LENGYEL.


*)  Mi devas rimarkigi, ke la nova eldono de la Libro de l'Humoraĵo (firmo Hachette kaj K-io, en Parizo, 1908) ne estas la senŝanĝa represaĵo de la unua eldono.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.