Originale aperis felietone en la revuo Literatura Mondo. Ĉi tio estas la dua parto, kiu aperis en Novembro 1922 (p. 34-35).

EL MIAJ REMEMOROJ

(Daŭrigo)

Jes, mi fariĝis redaktoro-eldonanto-presanto-administranto de "Lingvo Internacia". Al tiu kvarobla ofico mi povas aldoni kvinan: kompostisto, ĉar mi propramane kompostis la gazeton. Tia multflanka tasko certe estas tro por unu sola persono, precipe por iu, kiu estas izolita esperantisto. Tamen mi klopodis plenumi mian rolon; mi ja klopodis, sed bedaŭrinde ne sukcesis. La gazeto, kompreneble, ne estis sur tia nivelo, sur kia ĝi estus devinta.

Mi malĝojis. Kiamaniere eliri el tiu embarasa stato, por savi la gazeton? Pri tio mi serĉis rimedon. Mi revis pri transmigro Budapeŝton; mi opiniis, ke tie, kun la helpo de la tieaj fervoraj samideanoj (ho, tre malmultaj ankoraŭ) mi povus rezultigi pli da prospero. Baldaŭ mi forlasis tiun ideon kiel nerealigeblan, precipe pro teknikaj kaj financaj kaŭzoj.

Tamen ion mi trovis en la hungara ĉefurbo; mi trovis tie fervoran teknikan kunlaboranton: S-ro Kajetano Seper, kompostisto, klera, juna esperantisto entuziasme konsentis fariĝi mia teknika kunlaboranto kaj li venis en Szekszárd. Tiamaniere ni donis fortan antaŭenpuŝon al la gazeto, sed nur en teknika rilato: ĝi aperadis regule.

Unu belan tagon (mi vere povas diri "belan") la poŝto alportis al mi leteron el Parizo. Ne estis malofte, ke mi ricevis leteron el Parizo; ĝi estis subskribita "Paul Fruictier". Tiu nomo ne estis jam nekonata por mi. S-ro Fruictier proponis al mi, ke li volus fariĝi redaktoro de "Lingvo Internacia".

Vi povas imagi, kara leganto, la korsentojn, kiujn kaŭzis al mi tiu letero. Jen la helpo, jen la savo! Kaj mi... ŝanceliĝis; mi ne sufiĉe konis ankoraŭ S-ron Fruictier. Mi tuj skribis al la tiama Societo por la Propagando de Esperanto en Epernay (Francujo) al S-ro de Beaufront, por havigi al mi sciigojn pri tiu sinjoro. La sciigoj estis pli kontentigaj ol mi deziris, do... S-ro Fruictier fariĝis redaktoro de "Lingvo Internacia".

Tiamaniere okazis, ke la redaktado falis en la manojn de la tria Paŭlo!...

La redaktorŝanĝo tre utile efikis al la gazeto: ĝi fariĝis serioza, plaĉa, bone informita; ĝiaj abonantoj subite plimultiĝis, tiamaniere, ke ĝi certigis al mi eĉ iom da profito. S-ro Fruictier zorge sendadis al mi la manuskriptojn kaj la gazeto fariĝis universala informilo, la vera centra organo de la esperantistoj.

La venontan jaron (1903) mi, kompreneble kun la konsento de la redaktoro, ŝanĝis la formaton de la gazeto: ĝi fariĝis libroformata, kiun ĝi konservis por ĉiam.

"Lingvo Internacia" havis tiam ne nur sufiĉe multajn abonantojn, sed ankaŭ tre bonajn kunlaborantojn. Are venis la literaturaj manuskriptoj al la redakcio, kaj ili tiom amasiĝis, ke estis al ni absolute neeble enpresi en la gazeto eĉ la plej bonajn literaturaĵojn originalajn aŭ tradukitajn — konsiderante la modestan amplekson de la gazeto. Por forigi tiun embarason, venis al mi la ideo: estigi literaturan folion, kaj mi fondis, en julio 1903, la 12-paĝan folion titolitan "Literatura Biblioteko de Lingvo Internacia".

Tiu aldono enhavis nur literaturaĵojn kaj estis abonebla aparte de la gazeto.

Mi devas rimarkigi, ke preskaŭ ĉiuj abonantoj de "L. I." abonis ankaŭ la literaturan aldonon. Tial, post unu jaro kaj duono, ni ĉesigis la elirigon de ĝi kaj, pligrandigante L. I.-n mem, ni kunigis ĝin kun la literatura aldono.

En tiu tempo aperis, en mia presejo, la unua eldono de la fama Esperanta Sintakso de S-ro Paul Fruictier. Ankaŭ aliajn esperantajn presaĵojn mi pretigis, laŭ mendo de diverslandaj samideanoj.

Krom tio mi verkis artikolojn propagandajn pri Esperanto por kelkaj hungaraj gazetoj kaj ĵurnaloj, kiujn iliaj redakcioj enpresis bonvole. Tiuj artikoloj bone efikis kaj havis, kvankam ne gigantan, tamen ŝatindan rezultaton por nia afero.

* * *

La homo neniam estas kontenta: li ĉiam deziras por si plibonigon, eĉ se lia sorto estas superfavora. Ankaŭ mi ne estis kontenta, kvankam la afero de "Lingvo Internacia" pli bone aranĝiĝis ol mi estis dezirinta. Tiam mi pripensis: kiel agrable, kiel komforte estus, se la redakcio kaj administracio troviĝus en la sama urbo! Se mi transmigrus Parizon... Ha! Utopio!... Kial utopio? Certe, la monto neniam irus ĉe Mohamedon; sed Mohamed ja povas iri ĉe la monton. Kaj tiu ideo ne volis forlasi min; ĝi tiel fiksiĝis en mia animo, ke mi ne povis liberigi min de ĝi.

(Daŭrigota.)

PAŬLO DE LENGYEL.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.