Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1922 (p. 63).

LA KANTISTO DE L' MIZERO

JACINTO BENAVENTE

Lia aspekto: fripona, senhonta, strata kantisto. Li estis la sorĉa poeto de l' popolamaso, de tiu mizera amaso, kiu suferas ĉiajn dolorojn, sen propra sento pri la sufero.

De la tagiĝo li vagadis en la urbo, trairis la ĉefajn stratojn, kie nobeloj, potenculoj kaj komercistoj marŝadis en ofenda bruo, kaj li eĉ unu fojon ne haltis tie por kanti; sed dum lia malrapida irado li melankolie meditis pri la streĉita, vigla urbovivo, kaj lia animo ensuĉis indignon kaj malĝojon.

En flankaj stratoj, en mallumaj amasloĝejoj, haladzaj spiradejoj por la mizeraj loĝantoj, kantis la poeto ĉirkaŭata de homoj malriĉaj, sensciaj, ĉifonaj, malsataj; kelkfoje li kantis kun la sankta malamo de l' poeto, alifoje kun malgajo, senkonsolo: homa Kristo al kiu mankis dieco de Savanto; ofte liaj strofoj estis senenhavaj, sed brilaj pro harmonio: amaj litanioj, kiuj penetris en la animon kun aromoj de ĉiuj amoj, kaj subita interna tagiĝo heligis la mienojn kiuj antaŭe esprimis malgajan nescion, kaj ĉiuj proksimiĝis ĉirkaŭ lin por aŭskulti kaj posedi liajn vortojn; sanktoleitaj per dia poezio, al ili restis sur la fruntoj por ĉiam gravuritaj ĉielaj vortoj... justeco, pieco, espero!

Neniam kantis aliajn amojn la poeto: Kantisto de l' Mizero, kiel ĉiuj lin nomis. Mizero estis lia amatino, kaj li neniam havis pli fidelan amon.

Sed la filino de l' Reĝo estis tre inklina al poezio; cent kortegaj poetoj flatis ĉiam ŝian vantemon de belulino kaj princino, ŝi tamen deziris aŭskulti la popolan poeton de libera spirito, kiu atakis la kortegajn morojn per sia satiro, kiu minacis la potenculojn per detruo kaj morto, kiu ne submetiĝis al beleco, nek al forto, nek al riĉeco; ŝi deziris aŭskulti la Kantiston de l' Mizero.

Kaj ŝi fine aŭdis lin kaj ploris lin aŭdante, kaj ŝi aspektis tre bela dum ŝi malĝoje ploris pri doloroj neniam de ŝi sentitaj, ĝis la poeto Kantisto de l' Mizero, unuafoje, ekkantis pri beleco de virino. La princino certigis, ke neniu alia poeto kortuŝis ŝin tiel dolĉe; kaj la poeto certigis, ke neniu alia komprenis lin tiel, kiel la princino.

— Ne bone mi faris, ke mi aŭskultis tiom da kortegaj poetoj! Kion ili povis diri al mi krom flataj mensogoj? De nun vi estos mia preferata poeto.

— Ne bone mi faris, ke mi kantis miajn kantojn antaŭ mizeruloj. Ĉu ne pli bone decas kortuŝi pie la potenculojn ol veki per minacoj la humilulojn? De nun mi kantos nur por vi.

Kaj tiel la poeto restis por servi al la filino de l' Rego. Kun koloraj brodaĵoj ĉe brusto, sur koro, oni vidis lin rajdanta je la servo de l' rega ĉaro; la mizeruloj perdis por ĉiam sian poeton, kaj de tiam se nova trubaduro diris al ili: "Aŭskultu min, mi estas nova Kantisto de l' Mizero", ili preteriris malkonfide, malgaje, senkrede kaj diris:

— Certe! Kantisto de l' Mizero, ĝis kiam princinoj ekdeziros aŭskulti vin.

El la hispana: FELIKSO DIEZ

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.