Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1923 (p. 248).

DISPUTO

PLEDO POR "CI". (Opinioj.) En la "Lingva Respondo" nro. 28. de la serio de "La Revuo" dro. Zamenhof decidas unufoje por ĉiam, la sorton de tiu ĉi malgranda vorto.

Komence li diras, ke la vorto havas specialan lokon en la lingvo, sed per unu ekfrapo de plumo li por tiel diri forstrekas ĝin el la vortaro. Jen lia rekomendo:

"...diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur 'vi'. Malkompreniĝon tio ĉi neniam povos kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povos ja precizigi nian parolon, dirante 'vi, sinjoro' aŭ 'vi, ĉiuj', 'vi, ambaŭ' k. t. p."

Sed li aldonas, ke oni ja havas la rajton uzi "ci", se oni "tre sentas la bezonon".

Tiu "Lingva Respondo" sendube pruvas, ke Esperanto, samkiel la plejmulto da modernaj kulturlingvoj, estas "vi-lingvo". "Ci" renkontis morton en sia junaĝo kaj la putrantan kadavron oni ja devas dece enterigi. La spirito postrestos en la verkoj de la poetoj kaj kiam la mondo alprenas Esperanton en sian ĉiutagan vivon, ĝi reviviĝos por la preĝoj de la piuloj kaj la flustroj de la geamantoj. Intertempe ni sekvu la konsilon de la Majstro.

Kiam Zamenhof fabrikis la internacian lingvon li enmetis kelkajn elementojn pure artefaritajn. Karesnomoj intimaĵoj kaj "hoc genus omne" estas absolute netaŭgaj por fundamenta regularo. Ili apartenas al la slang-flanko de la lingvo kaj aperas poste, laŭbezone. Tiaj esprimoj naskiĝas sur la lipoj de la parolantoj kaj neniam el la plumo de l' verkistoj. Ilia enkonduko en la Fundamenton baldaŭ atingis plenmeritan morton. La vorteton "ci" la naskinto sufokis propramane en la citita "Lingva Respondo" kaj la nomfiniĝoj "nj", "ĉj" trovis apenaŭ pli feliĉan sorton. Kelkfoje mi legas nomojn tiele kripligitajn, sed preskaŭ neniam aŭdis eĉ la plej frenezentuziasman esperantiston alparoli iun per Esperanta karesnomo. (Noto de l' kompostisto: En lokaj [budapeŝtaj] laboristaj grupetoj ĉe la intimaj geamikoj estas kutimo uzi la karesnomojn.)

La enkonduko de "aĉ" de Boirac (se mi ne eraras devenanta el itala slango) estas ekzemplo de la natura naskiĝo. La finaĵo estas trafa kaj uzinda kaj rapide ekfloris, kun la elpuŝo de la obtuza "fi".

Tiaj vortoj kaj esprimoj apartenas, kiel mi supre diris, al la slanglingvo kaj la parolantoj mem rompos aŭ fabrikos regulojn, kiam la genio de la lingvo sufiĉe fortiĝos por naski Esperanto-slangon.

Nur malmultaj slangvortoj jam estiĝis en Esperanto. Unu estas la nomo de la lingvo mem, sufiĉe feliĉa elekto el la loterio de lingvoŝanco kaj alia estas la ĉiam bedaŭrinda vortaĉo "samideano", sub kies mensoga amplekso ni ĉiuj troviĝas.

Esperanto — aŭ la Esperantaj redaktistoj — ankaŭ elmontras tendencon al kvazaŭ-slango en la uzo de tiaj mallongigoj, kiaj: U. E. A., E. T., L. M., S. A. T., B. E. A., k. t. p.. sed tiu tendenco estas samantikva kun S. Ρ. Q. R. Y. Ξ. I. X. Θ. kaj tiel plu.

Kiam Esperanton oni parolos ĉe la stratanguloj ni renkontos kares- kaj malkares-terminaron, sed tiu tempo ankoraŭ ne alvenis.

Momus

*

La kutimo ne uzi en Esperanto intiman alparolan pronomon ŝajnas unuavide kritikinda — por "ci"-lingvanoj. Tamen se oni pli profunde esploras oni devas konstati, ke la preskaŭa manko de "intima" alparola pronomo neniom malriĉigas nian lingvon, ĉar intimeco ne dependas de la pronomo uzata.

Oni faru observojn en naciaj lingvoj uzantaj ekvivalenton por "ci"! Ĉu oni ne devas konstati, ke ekzistas multaj personoj, kiuj ĉiam "ci-adas" sin reciproke (evidente pro kutimo), kvankam iliaj interrilatoj estas ofte tre malvarmaj kaj nekoraj, — do neniel intimaj. Aliflanke estas ankaŭ homoj neniam uzantaj la intiman pronomon, ĉe kiuj reciproka intimeco tute ne mankas. La aplikado de nur unu alparola pronomo do tute ne malebligas aŭ eĉ nur ĝenas la intimecon.

Pro tio estas eĉ preferinde (almenaŭ laŭ mia opinio) uzi en Esperanto nur unu alparolan pronomon. Esperanto ja celas egaligi lingve ĉiujn homojn; kial do per ĉiu alparolo insiste distingi inter personoj preferataj (ci) kaj personoj indiferentaj (vi)? Tia diferencigo eĉ povus kaŭzi malagrablaĵojn.

Krom la ĉi supraj konsideroj restas ankoraŭ unu argumento kontraŭ la aplikado de "ci", — tio estas la pronomo "ci" mem. "Ci", pro sia akra, por ne diri malagrabla sono, ŝajnas neniel taŭga por veki la senton de intimeco. Mi ne dubas, ke la plimulto de la Esperantistoj jam pro tio preferas la molan flatan "vi" ol la siblan "ci", kiu eĉ havas repuŝan efikon.

Herbert Hammer

*

"Ci" — fi! Estas laŭ mia lingva sento vere malbela vorto. Ĉu vere estas necese havi pli intiman alparolformon ol la kutima "vi"?

El mia propra vivo mi povas diri, ke en nia familio, uzante por ĉiutaga interparolado nur Esperanton, neniam estis ia fremda sento, kiam ni uzas "vi". Ni estas vera Esperanto-familio, ĉar mia edzo estas finno ne sciante alian lingvon krom Esperantan kaj finnan, mi estas germanino, same nur sciante Esperantan kaj germanan lingvon, kaj miaj tri duoninfanoj — okjara filo, kvin- kaj trijaraj filinoj —, ni ĉiuj nur uzas Esperanton kaj "vi".

Ĉi tie estas kelkaj gesamideanoj, kiuj ofte uzas la vorton "ci", sed mi vere povas konfesi, ke tiu sono ĉiam trafas mian orelon kiel pugnobato. Oni vere devas esperi, ke "ci" ne estu tro multe uzota aŭ eĉ tute ekstermota.

Selma Anner (Laihia, Finnlando)

*

RIMARKOJ. Ĉiuj tri ricevitaj opinioj do estas kontraŭ "ci". Precipe grava estas por ni la opinio de sinjorino Selma Anner, por kiu Esperanto estas vere kvazaŭ ĉiutaga pano, kaj kiu tamen ne sentas ĉi tiun panon sengusta pro la manko de intima pronomo. Kaj, laŭ mia opinio, ĝuste tial ŝi ne sentas ĝin tia. Uzi "ci", laŭ mi, estas signo, ke oni ne sentas ankoraŭ plene la guston de la Esperanta lingvo, kaj volas provizi ĝin per la gusto de sia lingvo nacia. Se mi parolas intime kun iu, ĉu mi elektas por mia alparolo elementon fremdan kaj nekutiman, pri kiu mi konstante devas atenti por ne forgesi ĝin? (En manuskriptoj de ci-istoj oni ĉiam trovas elplumiĝintajn kaj poste korektitajn "vi".) Kaj kara M. Arco, kredu al mi, se vi donas en la buŝon de la patrino tiun vian "ci", 90 procentoj da legantoj ne pensos: kiel intime ŝi parolas, sed: kial ŝi uzas tiun malbelan vorteton? Ĉi tio tute certe ne estos la efekto de vi dezirata.

Sro Momus permesu al mi kelkajn kontraŭdirojn. Sed tiujn, pro manko de loko, je sekvonta fojo.

Kopar

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.