Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Aŭgusto 1923 (p. 160).

DISPUTO

PLEDO POR "CI". — En lingvo esperanta preskaŭ ne ekzistas intima formo de pronomo. Ĉi tiu manko kaŭzas vere ian ĝenon.

Ĉu, ekzemple, patrino parolu al sia infaneto — "Vi"? Ĉu mi parolu al Dio — Vi? Ĉu en rilatoj kun personoj plej proksimaj uzi tiun malvarme-ĝentilan formon — Vi? Ja tio estas kvazaŭ ni dirus al patro, patrino, frato k. t. p. — Sinjoro!

Kaj kiel esprimi tiujn delikatajn nuancojn de intimeco aŭ de proksimiĝado de du personoj, kiuj ĉesas sin "Sinjor'i" "Vi-i" kaj "ek-ci-as" sin?

Mi rimarku ankoraŭ, ke en ĉiuj senescepte lingvoj formo intima ekzistas kaj pli-malpli ofte estas uzata. Eĉ lingvo angla, lingvo de "you" (Vi), almenaŭ por tiu, al kiu ĉiu el ni estas plej proksima, kun kiu ni estas plej intimaj, — por Dio, rezervas formon "Thou" (Ci).

Kial do nur nia lingvo estu malpli riĉa ol la aliaj? Kial ni ne povu esprimi dolĉajn nuancojn de intimeco? Samideanoj! Ni rehabilitu Ci-n!

M. Arco

NOTO. Ni publikigas ĉi tiun pledon en la espero ke ĝi rezultos multajn alparolojn, kvazaŭ enketon kiu eble definitive solvos la problemon de ĉi tiu malfeliĉa vorteto. Ni, persone, vidas ĝian sorton tre malbonŝanca. Laŭ nia sento Esperanto estas vi-lingvo eble ankoraŭ pli multe ol la angla lingvo estas you-lingvo. Ĉu la nebona sono de la vorteto faras, aŭ tio ke oni, la plej bonaj aŭtoroj, apenaŭ uzis ĝin — la vorteto estas en nia lingvo kvazaŭ fremda elemento, ĝenanta la orelojn, kaj, ĉe tro ofta uzo, malfaciliganta eĉ la komprenon. Mi memoras pri verslibro, kies legon mi ĉesigis, ĉar pro la multegaj "ci" kvazaŭ agaciĝis miaj dentoj. Kaj mi devas konfesi, ke la ci al mi tute ne faras impreson de intimeco, dorloto aŭ karesemo, sed mi aŭdas en ĝi fremdan, malagrablan siblon, kvazaŭ insulton. Mi eĉ suspektas nian Majstron, ke li intence donis al ĉi tiu vorteto la malagrablan formon anstataŭ la eble pli belsona — "ti" por ke oni ne uzu ĝin.

Tamen estas eble ke mia lingva sento trompas min. Tial mi petas la helpon de niaj legantoj, ili esprimu sian opinion pri la afero. Eble mi devos ĉesigi mian malamikan sintenon kontraŭ ĝi, kaj rigardi ĝin pli indulge — en fremdaj verkoj. Ĉar en la miaj — verŝajne ankaŭ tiam mi ne uzos ĝin.

Kopar

(Daŭrigota)

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.