En 2003 mi fondis la publike legeblan Yahoo-grupon pri tradukado. La grupo iĝis vigla renkontiĝejo por tradukemuloj. Ĉi-sube mi listigas kelkajn bazajn regulojn por tiuj, kiuj volas kontribui al la diskutlisto. Krome, vi trovos listojn de priparolitaj diskuttemoj.
La konkludojn de multaj diskutoj in la Yahoo-grupo mi listigas ĉi-sube en kelkaj tabeloj. Nun ĉirkaŭ 16 procentoj de ĉiuj mesaĝoj estas reprezentitaj. Kelkajn temojn, kiuj estas priparolitaj en la diskutgrupo, mi ne kolektas ĉi tie, sed aliloke:
| Esprimo | Alternativo(j) | Priskribo | Tradukoj | Fadeno |
|---|---|---|---|---|
| Brodkasti | Dissendi | Pri la utileco de la vorto "brodkasti". | en: broadcast | 85 |
| Daŭripova evoluo | en: sustainable development | 214 | ||
| Enspezoj | Monprofito | pt: renda | 157 | |
| Globludo | fr: jeu de boules | 260 | ||
| Haltosigno | Haltoŝildo | en: stop sign | 380 | |
| Hundokaptista aǔto | Hundoaǔto | Veturilo kiu cirkulas tra la urbo por kapti senmastrajn hundojn. | pt: carrocinha | 40 |
| Kaĥeksio | Grava perturbo de ĉiuj funkcioj de la organismo, karakterizata de malgrasiĝo aŭ male de pufiĝo, de paleco kaj malfortiĝo. | 378 | ||
| Kolektiva | (En pli specifaj kuntekstoj:) Kompania, Korporacia | en: corporate ru: korporativnij | 406 | |
| Konverti | Konverti domajnnomon al IP-adreso. | en: resolve | 277 | |
| Kromefikoj | Flankefikoj | en: side effects | 239 | |
| Kuireja lavujo | Vazlavujo | en: kitchen sink | 380 | |
| Ladskatolo | Doso | Hermetike fermita skatolo, ĉefe uzata por konservi nutraĵojn (kiel biero). | 192 | |
| Lineo | Floro. | la: linnea borealis | 274 | |
| Liveraŭto | Varaŭto - Metiista (plumbista, elektrista, ktp.) aŭto | Veturilo. | en: van | 380 |
| Mikrobuso | Aŭtobuseto | Aŭtomobilo kiu kapablas transporti ĝis sep pasaĝerojn. | en: mini-van | 380 |
| Perispirito | Ĉirkaŭspirito | Spiritisma fakvorto por indiki ĉion, kio ĉirkaŭas la spiriton. | fr: périsprit | 3222 |
| PET-botelo | Botelo el reciklebla plasto. | en: PET bottle | 196 | |
| Pinio | Pinospecio. | la: Pinus pinea | 428 | |
| Printi | Presi | Ĉu superfluas la vorto "printi" apud "presi"?. | en: to print | 459 |
| Promocii | Ne uzu "promocii" por esprimi "reklami" (falsa amiko). | en: to promote | 522 | |
| Rekte | Senpere | Rilate al la dissendado de neantaŭregistritaj programoj. | en: live | 3258 |
| Skanzeno | Etnografia subĉiela muzeo pri lokaj metioj kaj tradicioj. | 322 | ||
| Somera horo | Somera tempo - Somera tempokalkulo | en: daylight saving time es: horario de verano | 438 | |
| Ŝosea koridoro | Aŭtovoja koridoro - Ŝosea trako - Aŭtovoja trako | en: highway lane | 380 | |
| Unuela | [Unu el]-a. (Pri la taŭgeco de ĉi tiu vortkunmeto.) | 335 |
| Temo | Priskribo | Fadeno |
|---|---|---|
| Bibliaj esprimoj | Bibliaj esprimoj ne estas ĉiam uzeblaj komunuze, ekz-e La plimalforta ilo (Petro 3:7) por indiki virinon. | 368 |
| Imagine - John Lennon | Pluraj E-tradukoj. | 447 |
| Interjekcioj konsolaj | Baj baj, Lu lu, Na na, Su su, Nu nu | 52 |
| Librotitolo | Franca infanlibro Okilélé ["Oh ! Qu'il est laid !" (Ho! Kiel malbela li estas!)] | 60 |
| Mikslingvaj kantoj | Ĉu mikslingva kanto kiel In Dulci Jubilo estas tradukebla? | 185 |