Indekso de kantoj

Ĉi tiu paĝo estas indekso al kantoj, kiujn mi tradukis aŭ verkis por diversaj Esperanto-artistoj: Akordo, F-ino Emily Barlaston, Morice Benin, Kore, Thierry Faverial, Finjo. Mi tradukis ankaŭ por kompila disko de Vinilkosmo kaj mi esperantigis kelkajn internacie famajn kantojn. En alia paĝo la kantoj estas ordigitaj laŭ originalaj titoloj. Simbolo (*) indikas, ke oni povas aŭskulti la kanton rete.

Akordo

Multaj el miaj tradukoj estas por Akordo, kies disko Kristnaska kordo (2003) enhavas 18 kontribuojn miajn: Aŭdu! Aŭdu! (*), Aŭdu nun pri novaĵ', La beba reĝo, Bebo nun frostas, Bim bom! Sonas en ĉiel', Branĉo Jiŝaja, En kristnaska vespero, Estu vi bonvena, Fluto kaj tamburo, Ĝoje laŭtanoncas, Inter azen' kaj bovo, Jesu' la bebet', Jesuon naskis virgulino, Ĵus naskiĝis, La Koventria himno, La mesaĝo de Gabrielo, Naskiĝis bebo, Rin, rin!.

Mi kontribuis al la disko Muzikpluvo (1996) per naŭ tradukoj: Anstataŭ plezur', Ĉe l' bivakfajro, Dum mi iris al Bembaŝa, Dum verdas, Ekkantu, Hombe, Printempas (*), La sieĝo de Bergen op Zoom (*), kaj Turdiono.

Mi kontribuis per pluraj aliaj tradukoj (kaj kelkaj tekstoj) al la repertuaro de Akordo: Bela pluvo, Belas mia bona edzo, Bestoj venas, En ĝardeno, Frato, La gaja truto, Janjo belas, Kiel birdo, Lante, Mano kaj koro, Maria La marvirineto, Mizero, Nun mi belas, Nun velu ni, Nur momento, Ravas rozoj, Remu, Remu!, Rosmareno, Son' silenta, Todora sonĝas, Usona viv', Vespero, Vi ĉiuj estu gajaj nun, Vincent (Stela, stela nokt').

Ĉiujn membrojn mi persone konas. Kun unu, Marwine van der Molen, mi edziĝis. Kun Arjen-Sjoerd de Vries mi verkis ampleksan Esperanto-gramatikon. Vizitu ankaŭ la ttt-ejon de Akordo.

Jacques Yvart

En 2008 aperis Invito por vojaĝo, kompaktdisko de la Franca kantisto Jacques Yvart. Mi kontribuis per traduko de kanto de Geroges Brassens: La ĉevaleto.

Morice Benin

En 2002 aperis In-spir', la unua Esperanta kompaktdisko de la fama franca kantisto Morice Benin. Mi tradukis kvin el la dek kvin kantoj: Al feliĉ', La anonco, In-spir' (*), Nur kaj Patrino.

Ĉe ĉiuj kantoj de Morice Benin vi trovos ligon al la akompanaj akordoj. Vizitu foje la franclingvan ttt-ejon de Morice.

Kore

Sur la debuta disko Kia Viv' (2000) de Kore troviĝas sep kantoj en kiuj Kris Spitzer skizas trafajn observojn de ĉiutagaj travivaĵoj. Por ĉi tiu disko mi elfrancigis kvar kantojn: Ĵaluzo (*), Pasanta pasio (*), La testo (*), Vivoriske (*).

Mi kontribuis al la disko Tielas Vivo (2007) per jenaj tradukoj: Mi brilu plu (*) (la Queen-kanto The Show Must Go On), Bonan vojaĝon, Drag Queen (*), Nova vivo (*), Provoso

Mi kontribuis per pluraj aliaj tradukoj al la repertuaro de Kore: Postlasu monon, Preskaŭ, Rememoroj, Telefone, Testamento, Vivotrajno.

Post mia traduklaboro Kris ankoraŭ reverkis kaj rekomponis multajn kantojn kaj laŭe adaptis ankaŭ miajn tradukojn. Bedaŭrinde mi ne povas aplaŭdi ĉiujn ŝanĝojn. Ĉi-supre mi ligis al tekstoj en la vortoj, kiujn mi intencis. Aliloke en la reto troveblas la adaptitaj tekstoj. Kore havas propran ttt-ejon.

Thierry Faverial

En 2004 aperis La ŝosoj de l' utopi', kompaktdisko de la Franca muzikisto Thierry Faverial. Mi kontribuis per unu originala teksto: La fia besto (*). La kanto temas pri la teruraj sekvoj, kiujn povas kaŭzi rasismo. La muzikfragmento venas de la retejo de Thierry.

Kompil' Volumo 2

Sur la dua kompila kompaktdisko de Vinilkosmo aperas 18 artistoj kun 18 kantoj. Mi tradukis tri kantojn por ne-esperantaj muzikgrupoj, kiuj do papagis la kantojn. Temas pri Bandonio (*) el la franca (de la trio Esperanto), Sunobriloj (*) el la okcitana (de Massilia Sound System) kaj La tero (*) el la franca (de N.A.T.). En la reto vi troveblas pliaj informoj pri la grupoj Esperanto kaj Massilia Sound System.

Finjo

Finjo kantas dum Esperanto-renkontiĝoj. Por ŝi mi tradukis kelkajn kantojn de Ramses Shaffy: Sami (Sammy), Silentas Amsterdam' ('t Is stil in Amsterdam), Pagas mi (Ik betaal) kaj En la ŝtormo (Als 't stormt).

F-ino Emily Barlaston

F-ino Barlaston iam prenis el sia mansaketo tri foliojn kun anglalingvaj tekstoj el la Broadway-muzikalo The Boyfriend kaj petis al mi Esperantigi ilin. Provkantinte la tradukojn ŝi pinĉetis mian vangon, laŭte ridis, kaj diris, ke ŝi treege ŝatas miajn kanto-tradukojn, kaj ke ili estas kanteblaj kaj ankaŭ kantindaj! (Ŝi nur modeste ŝereumis, kiam ŝi diris tion.) Temas pri jenaj kantoj: La amato (The Boyfriend), Mi feliĉus kun vi (I Could Be Happy With You) kaj Revas mi pri loĝej' (A Room In Bloomsbury). Vizitu ankaŭ ŝian ttt-ejon.

Famaj kantoj

Ĉi-supre troviĝas ankaŭ kelkaj tre famaj kantoj. Mi tradukis du Queen-kantojn: The Show Must Go On - Mi brilu plu por Kore kaj Spread Your Wings - Kiel birdo por Akordo. Al la repertuaro de Akordo mi kontribuis ankaŭ per Sound Of Silence - Son' silenta, unu el la plej konataj kantoj de Simon kaj Garfunkel, kaj Vincent (Starry, Starry Night) - Vincent' (Stela, stela nokt') de Don McClean. Speciale menciindas Sanomi - Solas mi de Urban Trad. Urban Trad preskaŭ gajnis la Eŭropan Kantkonkurson en 2003 per ĉi tiu fantazilingva kanto. En septembro 2003 prezentis la Esperanto-grupo La Konko mian Esperantoversion.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto